M*A*S*H (televida serio)

M*A*S*H
televida serio
Originala titolo M*A*S*H
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro televida medicina dramserio, televida komedio, milita filmo, nigra humuro, komedia dramo
Aktoroj Alan Alda • Wayne Rogers • McLean Stevenson • Loretta Swit • Larry Linville • Gary Burghoff • Mike Farrell • Harry Morgan • Jamie Farr • William Christopher • David Ogden Stiers • G. Wood • Kellye Nakahara • Robert Alda • Antony Alda • Pat Morita • Marcia Strassman • Patrick SwayzeLeslie Nielsen • Jerry Zaks • Andrew Dice Clay • Soon-Tek Oh • Perry Lang • Mary Wickes • Ron Howard • Rosalind Chao • Gwen Verdon • Mako Iwamatsu • Gary Grubbs • Brett Cullen • John Anderson • Joe Pantoliano • Teri Garr • Bruno Kirby • Earl Boen • Stuart Margolin • Craig Wasson • James Karen • Albert Hall • Larry Wilcox • Edward Herrmann • Mariette Hartley • Art LaFleur • Joan Van Ark • Mark Herrier • Susan Saint James • George Cheung • James Sikking • Sorrell Booke • Gail Strickland • Ed Flanders • William Lucking • Mark L. Taylor • Kieu Chinh • Ned Beatty • Mary Jo Catlett • Jack Riley • Robin Riker • Sab Shimono • James Gregory • Cameron Dye • Mills Watson • Charles Aidman • Arlene Golonka • Richard Herd • Warren Stevens • Keye Luke • Martin Ferrero • John McLiam • Larry Cedar • Jon Van Ness • Alan Fudge • Larry "Flash" Jenkins • Meshach Taylor • Bruce Kirby • Christopher Allport • Stefan Gierasch • James Keane • Basil Hoffman • James T. Callahan • Frank Marth • Philip Ahn • Greg Mullavey • Robert Hogan • John Matuszak • Mike Henry • Jerry Houser • John Alvin • Lee de Broux • Richard Foronjy • Hope Summers • Anthony Holland • Ted Hamilton • Michael Talbott • Arlen Dean Snyder • Joel Brooks • Kelly Jean Peters • Michael Swan • Kavi Raz • Tim O'Connor • William Katt • Burt Young • Clyde Kusatsu • Michael Lerner
Muziko de Johnny Mandel
Amplekso
Sezonoj 11
Epizodoj 256
Daŭro sen reklamoj 25
Elsendo
Elsendita 17 sep. 1972 – 28 feb. 1983
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

M.A.S.H (en la angla : M*A*S*H, akronimo por Mobile Army Surgical Hospital) estas usona televida-serio bazita sur filmo de la sama nomo. La filmo, reĝisorita fare de Robert Altman, estas bazita sur la libro M*A*S*H: Novel About Three Army Doctors de 1968, kaj unue estis montrita en 1970, dum 251 epizodoj de la serio estis elsenditaj sur la CBS televida reto inter 1972 kaj 1983. La serio traktis la rakontojn de batalhospitala kunlaborantaro dum la Korea milito, kaj multaj el la epizodoj estis bazitaj sur intervjuoj kun soldatoj kiuj partoprenis ĝin. [1]

Kiel la filmo, la televidserio ankaŭ uzis komediajn elementojn por disvastigi sian kontraŭ-militan mesaĝon. La mesaĝo estis transdonita plejparte tra la konduto (kaj cinikaj komentoj) de la paro de kirurgoj kiuj estis en la centro de la serio. Kvankam la aktoroj situis en Koreio, estas ofte kredi ke la serio temis, fakte, pri la Vjetnama milito, kiu daŭre daŭris kiam la serio elsendiĝis; la produktantoj de la serio asertas, ke ĝi traktas militon ĝenerale. Tra la jaroj, la serio prirezignis pli kaj pli da komediaj trajtoj, por pli alta politika implikiĝo; estas kutime atribui ĉi tiun ŝanĝon al la pli kaj pli granda implikiĝo de Alan Alda, la stelo de la serio, en la produktado.

La rolantaro volis fini la produktadon de la serio ĉe la fino de ĝia deka sezono, sed CBS kaj 20th Century Fox konvinkis lin filmi alian sezonon, mallongigitan, por krei taŭgan finalon. La fina epizodo de M*A*S*H, Goodbye, Farewell and Amen (Adiaŭo, Adiaŭo kaj Amen), estis spektita fare de 106 milionoj da homoj (sepdek sep procentoj spektaklante ). Tiu estis spektadrekordo en la historio de usona televido, rompita nur en 2010 kun la elsendo de Super Bowl XLIV. [2]

La malfermo de la serio estis instrumenta versio de la kanto Suicide Is Painless (Sinmortigo estas sendolora), kiu estis inkludita en la filmo, kun kantoteksto skribitaj fare de Mike Altman.

  1. Kalter, Suzy (1984). The Complete Book of M*A*S*H. New York: Abradale Press, Harry M. Abrahams, Inc. ISBN 0-8109-8083-5.
  2. SUPER BOWL XLIX ON NBC IS MOST-WATCHED SHOW IN U.S. TELEVISION HISTORY retejo NBC,‏ la 2-an de februaro 2015

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search